Statuto


Chapitro I – De la nomo, sidejo, naturo kaj tempodauro.

Artikolo 1ª – La Instituto por Intershangho de la Spiritisma Penso de Pernambuko, de nun nomita IPEPE, fondita en la 25.01.97, kun sidejo en la urbo Recife, chefurbo de la shtato Pernambuko, lauleghe registrita en la chefurba notarioficejo, inkluzive kun la modifoj poste faritaj, estas civila societo ne profitocela kaj sin regos per la nuna legharo kaj obee al la statutaj normoj. 

Artikolo 2ª – IPEPE celas: 

 I – Studado kaj esploro sur la kampo de Spiritismo kaj de la aliaj sciencoj.

II – Interligi la spiritisman penson al la diversaj kampoj de la homa scio.

III – Interligi siajn agadojn kun la Spiritisma Movado.

IV – Intershanghi la homan scion kun la Spiritisma Movado.

V – Kunlabori por la estigado de la civitaneco kaj paco. 

Artikolo 3ª – En siaj agadoj, IPEPE chiam observos la jenajn etikajn principojn: 

I – Fideleco al la fundamentoj de la Spiritisma Doktrino.

II – Respekto al personoj kaj organizajhoj.

III – Plivalorigo de la homa esto.

IV – Ne permesi la intervenon de la interesoj ekonomiaj, monprofitaj, politikaj, sociaj kaj personaj, kiuj kontrauos siajn celojn. 

Artikolo 4ª – La tempodauro de IPEPE ne estas fiksita, kaj ekvalidos de la registro de sia Regularo, lau la validaj leghoj.