Spiritismo

 

(La chi-suba teksto estis verkita de s-ro Allan Kardec – organizinto de Spiritismo kaj trovighas en la Enkonduko de “La Libro de la Spiritoj”). 

“Ni resumos, en malmultaj vortoj, la chefajn punktojn de la doktrino, kiun al ni transdonis, tiel ke ni pli facile respondu al kelkaj kontrauparoloj. 

“Dio estas eterna, neshanghebla, nemateria, unusola, tutpova, superege justa kaj bona. 

“Ghi kreis la Universon, kiu kunigas chiujn estajhojn animitajn kaj ne animitajn, materiajn kaj ne materiajn. 

“La materiaj estajhoj konsistigas la videblan au korpan mondon, kaj la nemateriaj estajhoj la nevideblan au spiritan mondon, tio estas, la Spiritoj. 

“La spirita mondo estas la normala mondo, primitiva, eterna, kiu antauekzistas kaj postvivas chion. 

“La korpa mondo estas aksesora; ghi povus ne plu ekzisti au neniam ekzisti, sen kauzi iun ajn esenca shangho en la spirita mondo. 

La Spiritoj kelktempe vestas sin per materia volvajho mortebla, kies detruo okaze de la morto redonas al ili la liberecon. 

“Inter la diversaj specoj de la korpaj estuloj, Dio elektis la homan specon por enkarnigho de la Spiritoj, kiuj atingis certan gradon de elvolvigho, al ili donante moralan kaj intelektan superecon super la aliaj. 

“La animo estas enkarnighinta Spirito, dum kiam la korpo estas nur lia volvajho. En la homo estas tri aferoj: 1e – la korpo, au materia estajho simila al la bestoj kaj animita de la sama vitala principo; 2e – la animo au nemateria esto, Spirito enkarnighinta en la korpon; 3e – la ligilo kiu kunligas la animon al la korpo, meza principo inter la materio kaj la Spirito. 

“Tiel, la homo havas du naturojn: per la korpo partoprenas la naturon de la bestoj, kies instinktoj estas la samaj; per la animo, partoprenas de la naturo de la Spiritoj. 

“La ligilo au perispirito, kiu kunligas la Spiriton al la korpo, estas ia duonmateria envolvajho. La morto estas la detruo de la pli kruda volvajho. La Spirito konservas la alian, kiu konsistigas eteran korpon, nevideblan al ni en nia ordinara stato, kiu tamen povas farighi eventuale videbla kaj ech tushebla, kiel okazas dum la aperighaj fenomenoj. 

La Spirito, tiel ne estas iu abstrakta estajho, ne difinita, ebla koncepti nur per la penso. Li estas reala estulo, difinita, kiu foje estas taksebla per la okuloj, per audo au palpo.