Debatlistoj
- Kunligado inter personoj.
- Studoj kaj diskutado pri la spiritisma penso kaj ghiaj sekvoj kaj aplikoj en nia socio.
- Proponado de projektoj kaj formigho de laborgrupoj.
Debatlisto
Estas perreta ilo, kiu celas la interkomunikadon per e-mail inter la listanoj, kiuj enskribighas
en la sama listo. Estas tre uzataj por studado kaj debatoj.
Kiel ghi funkcias:
Kiam vi respondas iun mesaghon ricevitan el la listo, chiuj aliaj
partoprenantoj de la listo ricevos vian respondon per siaj respektivaj retadresoj (e-mail). Tiamaniere, estighos integrigho de temoj
kun chiuj interesatoj, sen la neceso esti samtempe rete kunligitaj. Nur la enskribighintoj
en la listo povos sendi kaj ricevi mesaghojn el ghi.
Regularo de la listoj IPEPE:
- La diskutado devas rilati al la spiritisma penso kaj lia disvolvigho.
- La debatoj devas resti sur la kampo de la ideoj; oni ne permesas uzon de vortoj ofendaj, chiel ajn (persone, organizajhe, nacie, lau landoj, ktp.).
- Ne uzi vortachojn.
- La temoj estas demokratie pridiskutataj; ne ekzistas responsulo pri la fina vorto pri iu ajn analizata temo.
- Individuaj kaj privataj temoj devas esti pritraktataj en pvt (privata e-mail).
- Ne uzi la debatliston por aliaj celoj (ekz. reklamoj, ktp.).
- Ne sendi aneksitajn arkivojn al la listo.
- Ne sendi grandajn arkivojn al la listo (fotoj, kolora fono, ktp.), kio
malrapidigos ghin.
Ekzistantaj listoj en IPEPE
- Ipepe-debatoj
Ghi estas debatlisto por diversa temaro, kien foje oni sendas iun temon
por diskuto kaj studoj ligitaj al la spiritisma penso.
Specifaj listoj
Tiuj, kiuj fokusas specifajn kampojn, prioritate la rilatoj kun la
spiritisma penso chiu kampe. En la specifaj debatlistoj oni diskutadas kaj studas
interligitajn temojn, tiel, kiel la preparado de projektoj kaj proponoj por intershangho
kun nia socio. Nuntempe ni disponigas la jenajn debatlistojn:
- Ipepe-soci-politika
- Ipepe-Edukado
- Ipepe-Sano
- Ipepe-Juro
- Ipepe-Medio
- Ipepe-Junularo
- Ipepe-direktoraro nur por administraj aferoj de IPEPE. Ekskluzive
por la direktantaj membroj de Ipepe kaj siaj rektaj kunlaborantoj.
Kiel enskribigi en la listoj:
Sendu mesaghon al ipepe@ipepe.com.br kaj petu vian enskribighon, donante jenajn informojn: nomo, adreso, e-mail kaj la nomo de la debatlisto.